KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Hiphopo - Elektronik’

La Pafklik – Parizo (93) Francio

La Pafklik estis la unua bando kiu aperigis hiphopan albumon en esperanto. Tiu ĉi bando ekzistas de 2006, kaj konsistas el du parizanoj (Platano kaj Katakana).

Origine la ideo estis fari nur serion da koncertoj en Esperantujo (okaze de festivaloj kaj internaciaj renkontiĝoj). La Pafklik ricevis varman akcepton dum diversaj koncertoj: deko da en Francio, en Germanio, en Pollando kaj en Slovakio.
Ĉarmita pro la originaleco de la projekto, la grupo prezentiĝis eĉ antaŭ neesperanta publiko.

La aferoj iĝis pli seriozaj kun la produktado de la unua disko. Por tiu projekto, la bando repis en diversaj stiloj de gangstera repo G-funka, ĝis tradicia hiphopo de la jaroj 90aj, kaj la albumo eĉ enhavas fandiĝan titolon en la ĝenro de “Rage Against the Machine“.
Kaj la tekstoj (por tiuj kiuj faras la etan klopodon aŭskulti ilin), estas kaj engaĝitaj kaj plenaj je humuro kaj ironio, laŭ ekzemple la titolo Fek al Esperanto . La temoj pritraktitaj estas diversaj: poluado, uniformigo de la kulturoj, la povo, la polica perforto, sed ankaŭ la etosaj vesperoj balzamitaj je mariĥŭano kaj deliroj pri falsaj gangsteroj esperantistaj….

La albumo Fek al Esperanto aperis en 2009. Poste La Pafklik aktive agadis por la apero de “reta albumo“ (kompilo libere elŝutebla en interreto) titolita Hiphopa Kompilo Vol. 1, kiu kunigas dekon da esperanto- repistoj el sep malsamaj landoj.


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP