KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Mondmuziko - Popo - Mondbato

KLARISA - Castel Viscardo (TR, Italio)


Oficiala apero de la unua bitalbumo de KLARISA, Ludu kaj kantu la 7an de junio 2023

 

KLARISA (Clarissa Sabatini) estas 23-jara plurinstrumentista kantaŭtorino.
Ŝi komencis ludi klasikan pianon kiam ŝi estis sepjaraĝa kaj sekve plulernis ludi perkutinstrumentojn dum multaj jaroj. Tiel ŝi studis drumadon, perkutilojn diversajn, kongaojn, ĝembeon, harpon, kaj kantadon.

Klarisa ludas ankaŭ etnajn instrumentojn kiel koraon, ŝtaldrumon, darbukon, tablaon, kaj pli. Pro ŝia pasio por Afriko, ŝiaj kantoj estas plejparte en la svahila, sed ankaŭ en la franca, hispana, zulua, kaj plej laste en esperanto.
Ŝiaj kantoj ampleksas multajn ĝenrojn inspiritajn el diversaj kulturoj de Afriko ĝis Oriento, pasante ankaŭ tra regeo kaj latinamerikaj influoj.

Klarisa malkovris esperanton fine de 2021 kaj uzas ĝin kiel ponton inter la diversaj muzikkulturoj por plenumi propran kaj personecan muzikstilon kiu lokiĝas inter mondmuziko kaj popo.

Ŝia renkonto kun la esperanta sendependa muzikeldonejo Vinilkosmo donis al ŝi la emon krei esperantan repertuaron el siaj kantoj per helpo kaj kunlaboro de esperanto-adaptistoj, kiel la italaj Giuseppe Castelli kaj Pier Luigi Cinquantini kaj la hispana Miguel Gutiérrez (Liven Dek).
La frukto de tiu kunlaborado prezentiĝas en ŝia unua esperanta albumo Ludu kaj kantu.




Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP