KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kanzono - Tradicia - Mondmuziko

AMINDAJ - Contramaestre - Santiago de Cuba, Kubo

 

La 30an de aŭgusto de 2009, la profesorino kaj prezidantino de la Urba Esperanto-grupo de Contramaestre, Graciela Morgado Rodríguez, fondas la esperanto-bandon de kuba tradicia muziko AMINDAJ, kun la celo diskonigi esperanton pere de la kuba kulturo.
Graciela kunigis grupon de junaj esperantistoj, iuj el la Provinca Arta Lernejo en Santiago de Cuba, kaj aliaj, pasiaj muzikistoj, kun granda intereso por la projekto. Du dancistinoj kompletigis la bandon por montri sceneje, kiel oni dancas la kuban tradician muzikon.
Jam de la komenco la bando povis kalkuli pri la senkondiĉa subteno de Julio César Tamayo Salas. Post kelkaj monatoj de penigaj ekzercadoj, la bando faris sian unuan prezenton la 4an de februaro de 2010 en la Urba Kulturdomo de Isidro Iglesias del Rey antaŭ esperanto-publiko. La dua okazis la 13an de marto de la sama jaro en la kinejo-teatro Belic de Contramaestre kun la partopreno de la prezidanto de la Nacia Esperanto-Asocio de Kubo, kiu tiam estis Julián Hernández Angulo, aŭtoro kaj komponisto de la plimulto el la kantoj interpretitaj de Amindaj.
Julián mem proponis que Amindaj partoprenu la 95an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Havano, por reprezenti la kuban muzik-kulturon.
Amindaj estis varme akceptataj kiam en julio de 2010 ili ludis en la koncert-kafejo de la Kongresejo kaj en la Nacia Teatro de Kubo en Havano, kadre de la UK. Post tiuj prezentoj Amindaj ricevis inviton por ludi en la junulara kongreso (IJK) en Villa Jibacoa. Post la sukcesego de la koncertprezento en la IJK, Łukasz Żebrowski, nuna TEJO-prezidanto, kaj Ana Montesinos organizis monkolekton por helpi la bandon registri sian unuan albumon, kies produktadon Roy McCoy de UEA proponis al Vinilkosmo.
Amindaj aktive partoprenas en diversaj esperantaj kulturaranĝoj en la lando, kaj partoprenas ankaŭ en kulturaj festivaloj organizitaj de la Instituto pri kulturo en la municipo kaj provinco.

Amindaj estas ne nur muzika bando, sed ankaŭ kultura projekto.

Malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj kaj sanĝiĝoj en la bando, ili daŭrigas laborante; la rezulto de ilia pena laboro estas la dua albumo "Amidaj amas vin" sonregistrita dum la monato de julio de 2014.


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP