KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Foto: Giulio Rosini

Kanzono - Popo - Ĵazo - Mondmuziko - Kantaŭtorino

Kjara - Rimini, Italio



Kjara (Chiara Raggi) estas itala kantverkisto, aŭtoro, gitaristo kaj komponisto.

Finalisto de la Nacia Bianca D'Aponte Premio 2018 dediĉita al la aŭtora kanzono, ŝi gajnis la “Suoni dallʻItalia” Premion aljuĝita al ŝi de Mariella Nava kiu proponis al ŝi fariĝi parto de ŝia diskeldonejo "Suoni dallʻItalia".

Ŝi diplomiĝis je sia dudek jariĝo en Klasika Gitaro ĉe la Instituto pri Muziksuperaj Studoj "Giovanni Lettimi" de Rimini, ŝi sekvis la Duan nivelon de la Eksperimenta Jarduo (TESPI), en muzika dirigentado kaj sceneja arto, ĉe la Konservatorio de Torino "Giuseppe Verdi" kaj diplomiĝis kiel "Aŭtoro de Tekstoj" ĉe la CET (Eŭropa Centro de Toscolano), fondita kaj direktita de Mogol en 2009.

Je ŝia kredito, ŝi havas tri albumojn en la itala: Molo 22 (2009), Disordine (2015), Lacrimometro (2017).

Ŝi estas la interpretisto kaj aŭtoro, kune kun Fabiola Fenili, de la interreta serio “La misaventuroj de kantaŭtorino”, kiu aperis en la ĉiuj Kinejoj multsalonaj Giometti distribuita tra la nacia teritorio por malfermi la movbilda filmo Disney-Pixar "Coco" kaj ankaŭ en televido ĉe ICARO TV, cifereca surtera kanalo 91.

Ekde la 2-a de majo 2018 ŝi estas la aŭtorino kaj prezentisto de la semajna rubriko Kantaŭtorino [ina]: Mi kantas kaj diras aferojn merkrede matene je la 10a en Icaro TV.

En marto de 2018, kune kun la gitaristinoj Paola Selva kaj Fabiana Ferrandino, ŝi donas vivon al la rubriko dediĉita al la ina gitaro GUITAR LADIES, ĉiumonata intermetaĵo de la magazino CHITARRA ACUSTICA en kiu ŝi skribas, kaj parolas pri gitaroj kaj gitaristinoj.

De januaro 2017 Kjara eniras la "muzikan familion" de Aramini Strumenti Musicali (Bo) kiel subtenanto por la markoj Effedot Guitars kaj Leho Ukuleles.

En 2019 Kjara eldonas sian unuan albumon en Esperanto, Blua Horizonto, kunlabore kun la FEI-Itala Esperanto-Federacio kaj Vinilkosmo. Ŝi fasciniĝis pro muzikeco de la lingvo kaj kion ĝi reprezentas por ŝi: ideo de egaleco kaj forta kaj unika esprimplena libereco.

Kjara (Chiara Raggi) fondis ĉi-jare la novan sendependan muzikeldonejon Musica di Seta (itale por Silkmuziko), kiu dediĉas sin al la eldonado, surmerkatigo, kaj antaŭenigo de albumoj verkitaj kaj kantitaj fare de kantaŭtorinoj.
Ĝia celo estas krei lokon kie kantaŭtorinoj trovas aliron al laboro kiu respektas muzikon kaj la homon. Krom la eldonejo, estas retgazeto kaj eventorganizo celspecifaj por formi vivan kaj agadan komunumon entute dediĉitan al la muziko fare de kantaŭtorinoj.

Mozaiko estas la nova kanto de Kjara Tradukita/adaptita en esperanto de Federico Gobbo, kiu oficiale aperas sub formo de unuopaĵo merkredon la 14an de aprilo 2021, du jarojn post ŝia unua esperanta albumo en la tago kiu memorigas la forpason de Ludwik Lejzer Zamenhof, la fondinto de esperanto.

Proksime de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu ĉi-jare okazos en Torino (Italio), en kiu partoprenos KJARA la 3-an de aŭgusto 2023 per muzika koncerto, ekaperos la 25an de julio ŝia nova esperanta albumeto.
Post la sukceso de la pasinta jaro, kiam ŝi gajnis la unuan eldonon de “Eŭrovizio de Maplimultaj Lingvoj” per la kanto Mozaiko, Kjara revenas por kanti en Esperanto kaj faras tion kun novecaj elementoj.

Por la unua fojo, la kantverkistino de Rimini lasas sian gitaron en ĝia ujo kaj kreas intiman, intensan kvartitolan albumeton, nur piano kaj voĉo, kies titolo estas Nuda.
Kune kun ŝi, la pianisto - samlanda - Simone Migani.
La tradukoj estas denove de Federico Gobbo.

Pli pri Kjara ĉe:
www.chiararaggi.com
Instagram: chiara_raggi
Facebook: chiararaggiofficial
Fanklubo de Kjara: https://www.facebook.com/kjarafangrupo


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP