KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kanzono

Ĵak Le Puil - Thaumiers  (Bourges, Francio)

 

La kompleta video disponeblas ĉe Videoj !!!

 


Ĵak Le Puil ekkantis siajn kanzonojn en 1961. En 1962 li gajnis konkurson en la teatro Mouffetard en Parizo – dungo en kabaredo La Boîte à Magie. Kabaredo en Ouistream (Kalvadoso). En 1963 li foriris al Alĝerio, kiel instruisto.

Reveno al la kanzono, en Esperanto, en 1976. En 1978 kreo kun Georgo Lagrange de la pariza monata kabaredo La Ruza Kruĉo, kiu vivis ĝis 1982. Registris sian unuan kasedon Danĝera ul’' en Italio, kun akompano de Ĝanfranko Molle: tradukitaj francaj kaj usonaj kanzonoj far Georgo Lagrange (Boris Vian, François Béranger, Maxime Le Forestier, Graeme Allwright, Tom Paxton).

En 1979, franca recitalo, kun ĉiam du-tri kanzonoj en Esperanto, en la pariza kelo-teatro Le Troglodyte, en liona kabaredo La Graine, kaj en multaj junulardomoj, restoracioj, kabaredoj, dum dek jaroj.

En 1982 dua kasedo Revenas mi, kun tradukitaj kanzonoj (Lili de Pierre Perret, Ĉio for de Mouloudji...), kaj originalaj (kvar muzikaĵoj de Le Puil).

En 1985, tria kasedo De Pont-Aven al Varsovi’, kvin originalaj kanzonoj, muzikaĵoj de Le Puil, tekstoj de Jopetro Danvy, Frank Stein, kaj Tibor Sekejl, kaj kvin tradukitaj el la franca, i.a. La rempar’ de Varsovi’ de Jacques Brel.

En 1992, kvara kasedo registrita en Polio, Ne donu tro. Tri kanzonoj, kvin muzikaĵoj, kaj unu traduko de Le Puil, kvar tradukoj de Danvy kaj Lagrange, i.a. Mortadi pro ide’ de Georges Brassens.

En 2004 unua KD ĉe Vinikosmo Mi estas kun akompano de JoMo. Dek kvar kanzonoj originalaj – laŭ tekstoj de Miĥalski, Stefan Maul, Claus J. Günkel, TomᚠPumpr, kaj Radoj Ralin – kaj tradukitaj.

En 2014, dua KD ĉe Vinilkosmo: Sen elizi’, kun akompano de JoMo kun siaj gitaro kaj balalajko; Pjer Buvje kun sia kontrabaso; Jean-Claude Patalano kun siaj aldo- kaj soprano-saksofonoj, klarneto, kaj transversa fluto; Yo kun sia drumo.

Dek kvar kanzonoj originalaj laŭ tekstoj de Christian Sedant, Eŭgeno Miĥalski, Jopetro Danvy, Stefan Maul, Marjorie Boulton, Mazda, Georgo Lagrange, kaj li mem. Ankaŭ tri tradiciajn: ‘Ho belulin’’ en traduko de Renato Corsetti; ‘La kavaliroj de l’ ronda tablo’ en traduko de Michel Duc Goninaz; kaj ‘La edzino de la kolportisto’ en traduko de Jacques Manceau. Restas du tradukitaj kanzonoj: ‘Klifo kaj maro’ de Ghislain Schreurs en traduko de Georgo Lagrange; kaj ‘Revenas mi’ de Jean-Pierre Ferland en traduko de Jopetro Danvy.

De pli ol tridek jaroj, Le Puil kantis en multaj eŭropaj landoj (Germanio, Hungario, kaj Italio en 2009 kaj 2014), kaj en Brazilo.

Malkovru tuj la albumon Sen elizi', apero la 11an de novembro 2014.


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP