KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kanzono – Popo

Gijom' Armide - Parizo, Francio

Gijom' Armide eklernis esperanton en 2005 je la aĝo de 30 jaroj. Tri jarojn poste, li partoprenis en siaj unuaj e-renkontiĝoj. Bonŝance en ambaŭ kongresejoj troviĝis piano disponebla por la partoprenantoj. Kiam Gijom' ekludis kaj ekkantis siajn kantojn en la franca, homoj amasiĝis ĉirkaŭ li kaj petadis plu. Li ofte aŭdis "Verku kantojn en esperanto!" Tiel la afero komenciĝis. En 2009, li prezentis sian unuan koncerton en Esperantujo dum la renkontiĝo FESTO en Germanio. Tio estis la komenco de longa serio de koncertoj danke al la notindaj subtenoj de Floréal Martorell (EUROKKA/Vinilkosmo), Irek Bobrzak (Varsovia Vento), la organizantoj de la IJF (itala esperantista junularo), kaj aliaj.

En 2011, Gijom' lanĉis amasfinancan kampanjon por registri la albumon Nenifar'. La ideo estis antaŭpagi per mondonacoj ĉiujn kostojn por realigi ĝin kaj poste disdoni ĝin senpage. Ene de kelkaj monatoj li kolektis sufiĉe da mono por pagi unu semajnon en studio enhavanta pianegon, apud Tuluzo (Francio). Li registris 16 pecojn. La albumo estas disponebla senpage ĉe diversaj platformoj, kaj la papera kovrilo estas disponebla ĉe Unuiĝo Franca de Esperanto. Kiuj deziras havi lumdiskon, povas mem gravuri ĝin, kaj povas peti senpagan kovrilon. Mondonacoj ĉiam estas bonvenaj por venontaj projektoj.
Post tiu albumo, Gijom' decidis uzi pli simplajn rimedojn por publikigi siajn kantojn. Li lanĉis sian Youtube-kanalon kaj komencis fari siajn proprajn filmitajn registraĵojn.

Multaj amikecoj aparte gravas en la e-muzika kariero de Gijom'.
Ekzemple, li kontribuis per la kanto "Ĝimini la akrido" kunlabore kun Platano (de La Pafklik), en la Hiphopa kompilo Vol. 2 aperinta en 2011; kaj ankaŭ kontribuis per la kanto "Karulo" (voĉo) kaj "Bembaŝa" (piano) en la albumo Bosniumas de Espo-Despo aperinta en 2016.
Ni menciu Tomio-n Frejarö, svedan muzikiston de La Perdita Generacio, pro granda ideologia interkongrueco kaj interinspirado kun Gijom'; Melono-n Desnos, pianiston kun kiu Gijom' prezentis kelkajn koncertojn en stilo pli ĵaza ol en lia kutima repertuaro; Laurent Burgbacher, svisan muzikiston kaj sonteknikiston, kiu kunkreis grandan parton de la Youtube-aĵoj publikigitaj de Gijom'; Rogener Pavinski, muzikiston kaj kantiston de la bando Supernova, kiu subtenas Gijomon ekde la komenco de la aventuro, kaj kreis metalrokan version de unu titolo verkita de Gijom' ("La postrompiĝa temp').


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP