KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Mondmuziko - progresiva

Jim Petit - Colmar (Alzaco, Francio)



Jim Petit estas sledgitaristo de Francio. Li lernis mem tiun teknikon kiam li estis infano.
Lia muziko inspiriĝas de la hinda klasika muziko, kiun li studis kun Pandit Shri Krishna Sharma. Nun fakulo pri sledgitaro, kaj interalie pri ĝiaj hindaj versioj, Jim Petit estas muzikisto ununura en tiu ĝenro.
Ekde lia unua albumo aperinta en 2005, "Blues around the World" (Bluso ĉirkaŭ la mondo), vendita en ĉiuj kontinentoj, Jim produktis muzikaĵojn pli kaj pli precizajn kaj emociemajn.

Ekde 2009, li ekverkis la tekstojn de sia komponaĵoj en esperanto. Por Jim, esperanto estas la perfekta lingvo por proponi universalan muzikon.

En 2012, Jim studis simfonian orkestran komponadon en la Konservatorio de Kolmaro.

De nun, li povas plenumi la muzikon pri kiu li revis de multaj jaroj, "modalan muzikon kun hindaj ritmoj por simfonia orkestro kaj sledgitaroj". Kvazaŭ la renkontiĝo de la muzikaĵoj de Ravi Shankar kun Pink Floyd….

Jim prezentis sian muzikon en Francio, Germanio, Ĉeĥio, Svedio, kaj Norvegio.

En 2014, jen nova albumo, "Karma"; ĝi estas la frukto de longa enprofundiga laboro de la sledgitaro kaj de la muziko ĝenerale, laboro komenciĝinta antaŭ preskaŭ dudek jaroj kiam Jim elektis sledgitaron kiel artan esprim-manieron.

Diskografio:
2005: Blues around the World
2009: Tempo
2014: Karma
Muzikistoj:
Jim Petit : hindaj akustikaj kaj elektraj sledgitaroj, weissenborn sledgitaro, modulaj-sinteziloj, elektraj gitaroj, programo, kanto
Olivier Dieterlen : drumo
Udai Mazumdar : tablao kaj kanto
Elise Humbert : violonĉelo
Kalevi Uibo : elektra gitaro
Piero Raglianti : bas-drumo
Sebastien Eidenschenck: baso
Chanteval ĥoro kun ĥor-estro Nicolas Husser
EMVK ĥoro kun ĥor-estrino Sandrine Stöhr
Jean-Jacques Futterer kaj Frederic Unterfinger : simfonia programo

Malkovru tuj la albumon KARMA aperinta la 1an de novembro 2014.


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP