KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Oficiala eldono de la kvara bitalbumo de Martin & la talpoj, RUINOJ hodiaŭ la 25-an de junio 2024

Oficiala eldono de la kvara bitalbumo de Martin & la talpoj, Ruinoj hodiaŭ la 25-an de junio 2024

 

Ruinoj Martin kaj la talpoj 500

 

Nur jaron post Vestiĝoj venas jam ĝia gefrata albumeto Ruinoj, kiu konsistas el ses originalaj akustikaj pecoj, komponitaj kaj verkitaj de Martin.

Kiel ĉiam, temas pri melankolie melodia muziko kun profundaj emocioj kaj lerte verkitaj tekstoj kiuj respegulas la etoson de la muziko.

Ekde Hodiaŭ Ruinoj aperas laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo.

kaj ankaŭ en la elsendfluaj platformoj tra agrégatoro Believe.

 

Se vi ankoraŭ ne konas la bandon Martin & la talpoj iru al la artista paĝo ĉi tie:

 

Sekve aperos la 12an de julio la muzikvideo de la kanto "Ekrano".

Dume ĉe Jutubo estas disponeblaj la malnovaj muzikvideoj de la bando kaj la varbvideo de la albumeto Ruinoj:

 

kaj la resuma video pri la enhavo de la albumeto Ruinoj registrita en la hejmstudio de Martin en Stokholmo:

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP