KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Mastrigado de nova unuopaĵo de La Mondanoj

Mastrigado de nova unuopaĵo de La Mondanoj, RAPIDU, VAGONARO

Sep monatoj post la apero de la unua unuopaĵo La JUNULARO DE HODIAŬ  La Mondanoj finpreparas  novan eldonon ...

Estis longa miksado en Berlino kaj  nun la nova projekto atingis la mastrigan  etapon en la Studio de la Trappe  fare de Triboulet por la nova dutitola unuopaĵo RAPIDU, VAGONARO.

Temas pri la kanto “Rapidu, Vagonaro” verkita en 1984 dum pasporta-servo-vojaĝo tra Hungario.

La Mondanoj ofte ludis “Rapidu, Vagonaro” en siaj koncertoj. Post la reviviĝo de la bando,  la kanto estis registrita profesie por la unua fojo, kun preskaŭ la originala kantoteksto kaj aranĝo. La unuopaĵo  entenos  la kantitan vesrion kaj la instrumentan  por tiuj kiuj emas  kanti sur la  muzika bazo...
La unuopaĵo RAPIDU, VAGONARO, aperos oficiale la 19an de julio 2024.

Ni invitas vin malkovri la Artistan paĝon kaj ankaŭ  la decembra apero ĉi tie !

 Atendante la finpreparoj de la bita eldono  jen eta video filmita de Triboulet en la studio dum la mastrigado.

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP