Mastrigado de nova unuopaĵo de La Mondanoj
- Publikigita marde, 18 Junio 2024 09:48
Mastrigado de nova unuopaĵo de La Mondanoj, RAPIDU, VAGONARO
Sep monatoj post la apero de la unua unuopaĵo La JUNULARO DE HODIAŬ La Mondanoj finpreparas novan eldonon ...
Estis longa miksado en Berlino kaj nun la nova projekto atingis la mastrigan etapon en la Studio de la Trappe fare de Triboulet por la nova dutitola unuopaĵo RAPIDU, VAGONARO.
Temas pri la kanto “Rapidu, Vagonaro” verkita en 1984 dum pasporta-servo-vojaĝo tra Hungario.
La Mondanoj ofte ludis “Rapidu, Vagonaro” en siaj koncertoj. Post la reviviĝo de la bando, la kanto estis registrita profesie por la unua fojo, kun preskaŭ la originala kantoteksto kaj aranĝo.
La unuopaĵo entenos la kantitan vesrion kaj la instrumentan por tiuj kiuj emas kanti sur la muzika bazo...
La unuopaĵo RAPIDU, VAGONARO, aperos oficiale la 19an de julio 2024.
Ni invitas vin malkovri la Artistan paĝon kaj ankaŭ la decembra apero ĉi tie !
Atendante la finpreparoj de la bita eldono jen eta video filmita de Triboulet en la studio dum la mastrigado.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :