KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Lirika kanzono - popo

Damjanov kaj Rabu - Bulgario / Kanado

VESELIN DAMJANOV (1925-1986)

La tuta vivo de Veselin Damjanov pasis en proksima rilato al muziko kaj al lia patrujo, Bulgario. Li estis kantisto jam kiel juna knabo. Pli poste, kiam li servis kiel soldato en la bulgara armeo, lia talento ebligis al li iĝi solisto de la profesia armea ĥoro. Kun la armea ĥoro li turneis tra multaj landoj, inkluzive Ĉinio. Post la jaroj en la armeo li nur ŝanĝis uniformon por civila vesto, kaj la ĥoron por la Ŝtata Muzika Teatro. Al tiu li restis fidela dum pli ol tridek jaroj, kaj tie li kantis en multaj, ofte ĉefaj roloj. La bulgara ŝtato esprimis respekton al liaj talento kaj artista sindediĉo, aljuĝante al li “Honora Artisto”, kaj ordenon de “Cirilo kaj Metodio”.

Dum la jaroj en la teatro, Veselin Damjanov havis multajn koncertajn turneojn; dum du teatraj sezonoj li estis solisto de la Opero en Liono, Francio; li instruis kantadon en la Bulgara Ŝtata Konservatorio.

En 1974 Veselin komencis sian esperantan karieron, estinte invitita por koncerti dum la 59-a UK en Hamburgo.

Ekde tiam li estis la plej ŝatata artisto de esperantaj renkontiĝoj. Lia lingva talento ebligis al li majstri esperanton en mallonga tempo, kaj poste fariĝi elstara tradukisto de kantoj kaj arioj.

Veselin verkis kaj komponis kelkajn kantojn, kiujn li intencis dediĉi al la centjara jubileo de Esperanto en 1987. Sed beduaŭrinde, lia bravuro kaj lia admirinda voĉo neniam plu aplaŭdigos la esperantan publikon post lia forpaso en 1986.


JOËLLE RABU

Ŝiaj bretonaj gepatroj migris al Kanado (Manitobo) en 1958. Joëlle Rabu naskiĝis en Winnipeg kaj pli poste kreskis en Courtenay sur la insulo de Vankuvero.

Joëlle neniam havis kantlecionon.

Ŝi apartenas al tiuj nemultaj favoritoj de naturo kiuj ricevas perfektan voĉon dote.
Dum la jaroj de sia infaneco Joëlle ensorbadis melodiojn, da kiuj ŝia hejmo estis plena. Sed ŝi mem provis kanti nur kiam ŝi estis 19-jara. Ŝia kantado tiam plezure ŝokis ŝiajn familianojn, kaj ankaŭ gastojn de la restaŭracio kie ŝi laboris. De tiam oni povis anticipi ke unu tagon aperos influ-hava malkovranto de talentoj….

Tiu tago venis en 1983: Joëlle estis elektita por la rolo de Édith Piaf en la muzikalo “Piaf, ŝiaj kantoj, ŝiaj amoj”. La prezentado estis tiom sukcesa ke ĝi devis esti ripetita pli ol 300-foje, kaj Joëlle estiĝis nova fenomeno de kanada arto.

Dum la lastaj tri jaroj ŝi ĉefrolis en kvar muzikaloj, registris kodiskojn, koncertis en kelkaj kanadaj provincoj kaj usonaj ŝtatoj, aperis en televid- kaj radio-programoj… kaj esperantistiĝis.

Joëlle registris sian albumon titolitan “Passport” en la studio Goldrush Recording Company en Vankuvero, apero en 1985.

Malkovru tuj la albumon Emocioj , LA OMAĜO DE JOËLLE RABU AL VESELIN DAMJANOV


Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP