KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKKD011
albumo 13 titoloj – 55:51 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s, OGG kaj FLAC formatoj

Povus esti simple - Persone – Stokholmo (Svedio)

Produktita de Persone © 1996

PLENA ALBUMO MP3 - 10 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo  (ABONKLUBO)

Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.


La albumo Povus esti simple estas la tria albumo de Persone; unu el la plej belaj rokstilaj verkoj en esperanto. Ĝi estis eldonita en 1996 kiel k-disko. Ĝi enhavas 13 pecojn inkluzive unu akustikan kanton: "Nun mallumas ekstere".

La albumo Povus esti simple estas elĉerpita, sed nun ĝi estas havebla bitforme ĉi tie.

DĴ Kunar artikolis pri ĝi dirante: "... Kompare al la unuaj du albumoj (62 minutoj kaj En la spegulo), la stilo rimarkinde malmoliĝis. Mi ne plu nomus tion poprokon sed klare (gitaran) rokon. Tio ne signifas ke Martin Wiese, Anders Grop, kaj Bertilo Wennergren subite perdintus la senson por melodieco - mi eĉ tutinverse dirus ke la sono estas samtempe pli melodia, roka, kaj densa ol iam ajn. Ne plu troviĝas iuj spuroj de la molrokaj 80aj jaroj en ĝi - la sono estas plene el la 90aj jaroj kaj bone respegulas la ĝeneralan evoluon de rokmuziko en tiu tempo ankaŭ ekster Esperantujo.
Male al la antaŭa albumo En la spegulo, la kantoj ne temas plejgrandparte pri (perdita) amo. Ĉifoje eble la foto sur la malantaŭa flanko de la KD, kiu montras la tri Personanojn en urba strato, jam tre bone ilustras pri kio temas: la ordinara ĉiutaga vivo kun ĉiuj problemoj, malbelaj situacioj kaj, ĝia tuta tristeco. La refreno de la unua kanto kurte donas la ĝenerale validan mesaĝon 'Povus esti simple, sed estas ne', tial ankaŭ la titolo de la KD mem estas trafe elektita. Sed pli mi nun ne volas citi el la tekstoj, tro malfacilas decidi kiuj estas la 2-3 plej majstraj linioj de la 13 verkoj, kaj oni ĉiukaze prefere ĝuu ilin komplete...."

Povus esti simple ankaŭ du jardekojn post ĝia aperigo perdis preskaŭ nenion de sia viveco kaj aktualeco. Se vi interesiĝas pri moderna muziko kaj esperanto-rokkulturo, tiam tio ĉi estas la ĝusta elekto por vi!

En tiu ĉi albumo Persone estas:
Anders Grop: elektra basgitaro
Bertilo Wennergren: drumo
Martin Wiese: elektra gitaro, ĉefkantado

La albumo estis regsitrita kaj miksita en Stokholmo (Svedio) inter aŭgusto 1995 ĝis marto 1996
Soninĝeniero: Mattias Rossipal
Miksado: Mattias Rossipal kaj Martin Wiese

Komputilan grafikon: Per Arne Fritzon
Realigado de la kovrilo: Martin Wiese
Fotoj: Torsten Livion
Desegnado: Mårten Nettelbladt

3- Povus esti simple

10,00 €
10,00 €
Plena albumo 13 titoloj OGG - elŝutado de ZIP-dosiero OGG
10,00 €
Plena albumo 13 titoloj FLAC - elŝutado de ZIP-dosiero FLAC
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP