KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Popo -  Alternativa popo

i.d.c. (inicialoj dc) - Offenbach ĉe Majno (Germanio)


Oficiala apero de la albumo " Fulmerford " la 1an de junio 2021

 


i.d.c.
(inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Offenbach-ĉe-Majno (Germanio).
Uzante la hejmstudion kiel laboratorion, la artisto zorgeme poluras ĝis plej fajnaj detaloj ĉiujn albumojn de i.d.c., kaj miksas influojn de alternativa popo kaj moderna elektronika muziko por krei buntan melankolian popmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento.

La projekto estas aktiva kaj en loka arta sceno kaj en nia internacia komunumo, kun koncertoj kiuj jam delonge fariĝis regulaj programeroj de esperanto-aranĝoj, dum kiuj la artisto kutime prezentas sinkronizitajn videofilmojn, sed ankaŭ ne hezitas kanti akustikajn versiojn de siaj plej konataj kantoj.

Kun jam tri tutesperantaj albumoj (Urbano, Signoj de viv’, La Granda Aventuro Fulmerford) eldonitaj kaj la prezento en la reto de pluraj altkvalitaj videaĵoj, i.d.c. enradikigis kiel originala kaj valora muzikvidea arta projekto.


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP