KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Albumo ref.: VKVA013-062
albumeto 6 titoloj – 24:00 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj

Jen nia Viv-River’ - BaRok-Projekto – Catalão (Goias, Brazilo)

Kunproduktita de Rafael Milhomem /Vinilkosmo © 2015

PLENA ALBUMO MP3 - 6 € bouton caddie rouge

 Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj formatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ  Justa Elsendfluo (ABONKLUBO)
Iru al la malsupro de la paĝo por elŝuti unuopajn mp3 trakojn.

La albumeto Jen Nia Viv-River’ estas rezulto de la kuniĝo de malnovaj verkoj de la bando (Bataltemp’, 2007; La Plej Bona Ĉasisto, 2013), kiuj ne estis oficiale lanĉitaj, kaj la tute nova muzikaĵo Jen Nia Viv-River’.

En 2007 la grupo memeldonis 4-titolan virtualan konceptan albumeton Bataltemp’. La rakonto de la albumeto estas epopeo pri milito. Partoprenis la projekton la kantistoj Geovani Maia (“Bataltemp’”), Paulo Melo (“Nobla Dezir’”), kaj Leo Yanes (“Heredo de la Post-Milit’”).

Komence de la jaro 2013 la grupo registris la titolon La Plej Bona Ĉasisto. La temo de ĉi tiu kanto estas la dilemo de indiĝena ĉasisto kiu bezonas ĉasi sian nutraĵon kaj samtempe vidas la beston kiel fraton, loĝanton de la sama arbaro. Por tiu ĉi titolo la bando konsistis el Leo Yanes (kantisto), Junior Nieri (drumo), Murilo Ramos (basgitaro), Muniz (gitaro), kaj Rafael Milhomem (gitaro).

Tiu ĉi albumeto celas anonci la preparon de plena albumo de BaRok-Projekto por la jaro 2016.

En 2015 BaRok-Projekto estas:
Karliene Araújo: voĉo
Junior Nieri: drumo
Thiago Alberto: basgitaro
Muniz: gitaro
Rafael Milhomem: gitaro

Gastoj:
Soprano en trakoj 2, 5, kaj 6: Nataly Brum
Aldo en trakoj 2, 5, kaj 6: Karliene Araújo
Tenoro kaj baso en trakoj 2, 5, kaj 6: Giovani Maia
Klavara solo en trakoj 2 kaj 6: Luciano Vieira
Indiĝena Enkonduka kanto en Arbaro: “Dú Nhõre – Canto da caçada com fogo” el la albumo Etenhiritipá - Cantos da Tradição Xavante.

Studioj:
Jen Nia Viv-River’ registrita en: Milhomusic Produções (2015)
La Plej Bona Ĉasisto registra en: Zero DB Estúdio (2013)
Nobla Dezir; Arbaro; Bataltemp’; Heredo de la Post- Milit’ registritaj en: Fantom Studio (2007)
Fina mastrigado (2015): Elton Correia (Estúdio Janela Musical)
Mastrigado titoloj 3 kaj 4 :  Triboulet (Studio de la trappe/Vinilkosmo, Donneville, Francio - 12/2015)

Teksta reviziisto: Rikardo Cash
Kompostado kaj kovrilbildo: Junior Nieri
Logotipo: Carlos Barbosa (ArtiSide)
Foto: BaRok-Projekto

1- Jen nia Viv-River’

6,00 €
6,00 €
00- Jen nia Viv-River’ (PLENA ALBUMETO) OGG ZIP-dosiero
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €
1,00 €

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP